viernes, 15 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Lasta kiso - Edmond Privat

Lasta kiso 

Vi kien flugas papilio,
tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
kaj venas frost' perfide.

Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,
perdita somerulo?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la vervenoj
sub kverko senfolia.

Vi kial flugas en malvarmo
Tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalas vi kun vespoj
pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
velkinta krizantemo,
sur kiu kiso via lasta
mortigos vin en tremo.

No hay comentarios: