miércoles, 20 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Poezio - Nazaré Laroca

Poezio

Estas ludo per vortoj,
same kiel oni ludas
per pilko, kajto, turbo.
Tamen,
pilko, kajto, turbo,
post longa ludado,
eluziĝas.
Ne vortoj:
ju pli oni ludas
per ili,
des pli novaj ili fariĝas.
Kiel akvo de rivero,
kiu estas ĉiam nova.
Kiel ĉiu tago,
kiu estas ĉiam nova tago.
Ĉu ni ludu per poezio?

No hay comentarios: