viernes, 29 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Trasomere - Nazaré Laroca

Trasomere

Kio ĉion reĝisoras?
Maro ludas simfonie:
onden iras homoj, homoj...

Verdarĝenta pulmo spiras:
ventr’ patrina ritme pulsas
laŭ brilŝauma partitur’.

Homamaso trasomeras,
sunombreloj  bunte  svarmas...
Ĉu foiro? Ĉu altar’ ?
Someranoj sin ofer(t)as
por adori sunon ...maron...

Ĉu feliĉas la estuloj?
Scivolemas la poeto.
Jen -  aŭdiĝas voĉ’ sekreta -
plezurplenaj ekzistuloj!

No hay comentarios: