sábado, 25 de junio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 73 - William Shakespeare

Soneto 73

Sezonon de la jar' en mi vi vidas,
Kiam folioj nul', aŭ kelkaj flavaj,
Pendas de l' branĉoj, kiuj treme fridas,
Ruinoj, kie kantis birdoj ravaj;
En mi krepuskon lastan vi divenas
De l' tag' en okcident' malaperinta,
Kiun tre baldaŭ nigra nokt' forprenas,
Sozio de la mort', en dormo blinda;
En mi ardaĵon tian vi konstatas,
Kiu sur cindroj kuŝas de la juno,
Kiel sur lito, kie ĝi mortadas
Kun la hejtaĵo mem en forkonsumo.
Tion vi vidas; via am' ja fortas,
Amante ion, kio baldaŭ mortas.

No hay comentarios: