lunes, 6 de junio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 30 - William Shakespeare

Soneto 30

Dum mi kun mutaj, dolĉaj pensoj sidas,
De la pasinto vokas la memorojn,
Vesopirante mi malhavojn vidas,
Praplende nove veas vakajn horojn:
Subite okul-drona mi priploras
Amikojn, kiujn la mort-nokto kaŝas,
Ampikoj fruaj freŝe redoloras,
Kaj vanaj revoj nur repenton lasas;
Korvundoj prapasintaj min repikas,
Mi peze sumas veojn resumitajn,
Mi elplenditajn plendojn surlistigas,
Repagas mi plor-ŝuldojn jam pagitajn.
Sed se mi pri vi, mia kara, pensas,
Dolorojn, perdojn tio plenkompensas.

No hay comentarios: