jueves, 23 de junio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 66 - William Shakespeare

Soneto 66

Mondlaca krias mi por paca morto:
Merito de naskiĝo kun monpeto,
Sin vestas pompe nulo bezonforta,
Per falsa ĵuro falas pura kredo,
Honoro ora sur malinda brusto,
Kaj virga virto krude perfortita,
Kaj tordas rektan rajton la maljusto,
De lama trono la forto kripligita,
Kaj arto lang-ŝnurita de ŝtat-povo,
Doktor-Frenezo gvidas lert-rutinon,
La simpla vero nur naiva trovo,
Kaptito-Bono servas Major-Krimon:
Mondlaca morti estus mia volo,
Se mia kara restus ne en solo.

No hay comentarios: