lunes, 13 de junio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 44 - William Shakespeare

Soneto 44

Se mia plumba karno estus penso,
Malica spaco ne la vojon barus;
Ĉar spite la distancon mi enmense
De foraj limoj flugon al vi farus.
Se mia piedo tuŝus la ter-randon,
Sin en plej fora loko de vi trovus;
Transsaltas saga penso marojn, landojn,
Pensitan lokon tuj atingi povas.
La penso vundas, ke mi ne penso estas,
Transsalti mejlojn volus mi al vi,
Sed mi inerta materio restas,
Atendas plende rampan tempon mi;
Alportas la inertaj akvo, tero
Nur pezajn plorojn, signoj de sufero.

No hay comentarios: