sábado, 18 de junio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 59 - William Shakespeare

Soneto 59

Se ĉio estis jam, nenio novas,
Sin trompas niaj cerboj per la jama,
Invente penas kaj nur vee povas
Renaski la infanon de iame!
Ho, povu iu libro historia,
Eĉ post mil suno-rondoj tra la sferoj,
Vidigi al mi karan bildon vian
Depost ekvivis menso en literoj,
Por de antikva mondo laŭdon seii
Pri via bela formo, miro-kreo;
Ĉu ni pli bonaj estas aŭ ĉu ili,
Aŭ ĉu la nova cirklo estas reo.
Poetoj el jarcentoj jam pasintaj
Admire laŭdis eerte malpli indajn.

No hay comentarios: