Vesperkanto
Bela ho vesper'!
La dolor' de ter'
Morti en la himno volas.
En la paco-ĉi
La batalon ci
En la vivo, koro molas
Dum vespero la spirito flugas do
Kun ofero en la mitomondon, ho!
Bela ho vesper'!
La dolor' de ter'
Morti en la himno volas.
La dolor' de ter'
Morti en la himno volas.
En la paco-ĉi
La batalon ci
En la vivo, koro molas
Dum vespero la spirito flugas do
Kun ofero en la mitomondon, ho!
Bela ho vesper'!
La dolor' de ter'
Morti en la himno volas.
Tago venas, kaj
Ĝi do mortas -- gaj'
Ĉiam en la kanto venas.
Bela floro nun
Ĉarman preĝon kun
La okulo ferma prenas.
Se la viv' esperon trompas de junec',
Estu ne trompata kanto kaj amec'!
Tago venas - kaj
Ĝi do mortas - gaj'
Ĉiam en la kanto venas.
Ĝi do mortas -- gaj'
Ĉiam en la kanto venas.
Bela floro nun
Ĉarman preĝon kun
La okulo ferma prenas.
Se la viv' esperon trompas de junec',
Estu ne trompata kanto kaj amec'!
Tago venas - kaj
Ĝi do mortas - gaj'
Ĉiam en la kanto venas.
Nun dormigu ci,
Amspirito, - mi
Volas de la ĉarmo iri.
Vivis mi en bel'
De la flor' kaj stel',
Mi kontenta volas liri.
Faru mondon poezian - estas do
Vivi bele la spirita kanto pro.
Nun dormiĝu ci,
Amspirito, - mi
Volas de la ĉarmo iri.
Volas de la ĉarmo iri.
Vivis mi en bel'
De la flor' kaj stel',
Mi kontenta volas liri.
Faru mondon poezian - estas do
Vivi bele la spirita kanto pro.
Nun dormiĝu ci,
Amspirito, - mi
Volas de la ĉarmo iri.
No hay comentarios:
Publicar un comentario