viernes, 18 de diciembre de 2015

Esperanto (Poezio) - Moltonoj Nordlandaj (Sveda Popolkanto)

Moltonoj Nordlandaj

Da zefiretoj
tra l' arbaretoj
blovas printempa jen ludantar'.
Akvoj rapidaj
Kuras senbridaj,
ne ripozante, ĝis al la mar'.
Plendu, ho koro! Lasta sonor'
tuj de l' ĉaskornoj eĥos kun plor'.
Ondoj rapidas,
Zorgoj insidas
ĉie tra mont' kaj val'.

Krevu ho koro! 
Mi kun doloro
aŭdis jam lastan vorton de l'am'.
Larmoj fluadis,
Koroj batadis,
buŝoj kuniĝis arda en flam'!
Robon plej verdan vestis la val',
sonis de l' turdo ama koral'.
Ondoj rapidas,
Zorgoj insidas
ĉie tra mont' kaj val'.

No hay comentarios: