domingo, 6 de diciembre de 2015

Esperanto (Poezio) - Duelo (Kolombia folklora poemo)

Duelo

Ke kiel? Sinjorino?
Kiel estas l'aferoj tiaj de l'animo:
Ŝi estis tre bela kaj Li tre vireca.
Kaj mi ŝin amadis kaj ŝi min adoris;
sed li, kiel ombro por mi intermetiĝis
kaj do, ĉiutage, apud ŝia fenestro
bukedoj de rozoj odoraj aperis,
kaj ruĝaj diantoj, perlamotaj dalioj,
kaj kiam la ombroj jam surkovris ĉion
kaj en granda ĉielo briladis la Luno,
el inter la palmoj eliris kantaĵo
kaj ĝi kiel sago ŝian domon trafis.
Kiel ŝin li amis!
Kiel li kantadis sopiron de amo,
kaj kiel vibradis kun li lia gitaro!
Kaj mi ĉe la ombroj kolere aŭskultadis
kaj kanton-post-kanto fluis unu larmo.
Ja, larmoj de viro, ne mispensu Vi ...
Ĉar ni viroj ploras kiel la virinoj
pro ke ĉiuj havas malfortajn animojn.

Tio devis okazi: Envio estas nigra,
kaj doloro, pro amo, malbonas!
Kaj kiam la sango koleras en vejnoj
neniu povas ĝin trankviligi.

En malluma nokto - kion faras ĵaluzo! -
mi atendis tie, apud la valeto;
Bruegis la tondro, pluvadis,
La rivero kiel miaj vejnoj ŝvele iradis.
Fine mi vidis lin malproksiman ĉe la ombroj;
Li venis kantante frenezan esperon,
Ĉe lia zono pendis hakglavo;
Li venis ĉe mi trankvile, serene.
Trafis miajn okulojn malvarma rigardo.
Li diris: Ĉu vi min atendis?
Mi diris: Vi pravas!
Ni ne plu parolis, eĉ nek unu vorton.
Li estis kuraĝa!,
kaj kuraĝaj viroj kverelas,
ili ne parolas.

Kiel ŝin li amis!
Lia hakglavo diris tian amon kaj lian sopiron;
Brilis liaj okuloj, lia brusto raŭkis,
Li metis la animon frapon-post-frapo.
Batalo de taŭroj, ĝi ne estis de viroj,
tion bone scias la antikva valeto.
Nu, pli ol la amo kaj revo,
povis la envio kaj la kolero.
Kaj fine mia glavo lasis lin kuŝantan apud lia gitaro!
- ...Sus!
Ne timu, sinjorino, aferoj pasintaj.

Ankoraŭ sur la planko li diris:
- Amu ŝin! ŝi estas bona, ŝi estas sankta;
Amu ŝin kiel mi faris, kiu eĉ mortante ŝin portas anime!
Kaj, sinjorino, mi havis ĵaluzon,
ĵaluzon pro kiu tiel parolis
pro tiu kiu ekmortis
kiu eĉ mortante ŝin amis.
La sango blindigis pupilojn,
la hakglavo tremis en miaj manoj,
mi kolere, furioze, enmetis ĝin en lian bruston
serĉante l'animon
ĉar en sia animo li portis mian inon
kaj do mi ne volis, ke li portu ŝin.

No hay comentarios: