lunes, 28 de diciembre de 2015

Esperanto - Mu-Ŝiko (Japana fabelo)

Mu-Ŝiko

Mu-Ŝiko, filino de riĉa potfabrikisto, tur­mentiĝas en sia malliberejo kaj maldolĉe ploras. De longe ŝtelforportis ŝin la malbona reganto de l' nordaj provinco. La knabino kategorie kaj fiere deklaris al sia rabinto, ke ŝi neniam fariĝos lia edzino, ĉar ŝi deziras esti libera. Kaj la malafabla reganto enŝlosigis ŝin, en alta turo, konstruita antaŭ multe da tempo sur altega monto kaj destinita de la "ŝtelinto"-­guberniestro por "kvietigi" la obstinulinojn, enfalintajn en la potencon de la maljuna pekulo.

Ploras Mu-Ŝiko kaj torente verŝas larmojn. Sidas la ermitino kun larmoplenaj okuloj kaj ne turnas sian atenton alia admirinda pitoreska vidaĵo, kiu malfermiĝas el la fenestroj de la malŝatata malliberejo. Pro granda sopiro, ŝi frapas per siaj piedetoj, elkriadante pro freneza kolero:

- Mi volas esti libera! Redonu al mi la liberecon!

Ekaŭdis la krion de la knabino la dio de l' ventego, Lobu, kiu ĝuste tiam trapasis la nord-provincojn. Plaĉis alia dio de la ventego la malkvieta aperigo de indigno de Mu-Ŝiko, kaj li decidis liberigi ŝin.

Kiam Lobu komencis disrompi la ferajn pordegojn, aliris al li la juna palvizaĝa pent­risto Taj-Taj, kiu ankaŭ amis la kaptitinon. Li diris al Lobu: "Vi deziras liberigi Mu-Ŝikon? Forlasu vian provon. Mi mem liberigos ŝin. Mi estas Taj-Taj." Lobu vangofrapis la artiston kaj ekkriis: "Mi estas Lobu!"

Komenciĝis interbatiĝo, efektiva batiĝo, kiel ofte okazas; kiam du amkonkurantoj renkont­iĝas. Al Taj-Taj baldaŭ mankis du dentoj, kaj la nazo de Lobu sangokovriĝis. La tutan nok­ton lumis la hela luno. La tutan nokton bataladis la du konkurantoj, kaj neniu el ili sukcesis efektivigi la liberigon de Mu-Ŝiko. Supre en la turo Mu-Ŝiko preskaŭ dronis en larmoj, kaj malsupre, ĉe la pordegoj de ŝia malliberejo, fluis la sango de la konkurantoj.

Tagiĝis, kaj antaŭ la fenestroj de la mal­liberejo ekaperis la diino de matenruĝo, la belega Ballikaro. Ŝi ripozis en ora barko, kiun pigmeoj ornamis per girlandoj de malhelaj rozoj. La ĉielo estis malhelblua kiel maro.

Ekaŭdis Ballikaro la petegojn de Mu-Ŝiko pri liberigo.

La diino elprenis el siaj malhelaj haroj kelke da rozoj kaj ĵetis ilin tra la fenestro al Mu-Ŝiko.

La ektimigita Mu-Ŝiko salte leviĝis, kaj rimarkinte la diinon, ŝi ekgenuis kaj larme petegis:

- Ho, belega Ballikaro, prenu min kun vi kaj reportu min al miaj gepatroj. Mi soifas la liberiĝon, mi deziras esti libera!

Kaj la diino prenis Mu-Ŝikon en sian oran barkon, kaj ili eknaĝis en la blankaj matenaj nuboj al la domo de la potfabrikisto.

Ĉe la feraj pordegoj de la turo lavis la konkurantoj la sangon de siaj flamdoloraj viza­ĝoj kaj bandagis la vundojn. La malafabla reganto observadis ilin el la fenestro de la turo kun okuloj sangoplenaj pro kolero.

Tra kaŝita pordo li iris en la malliberejon de Mu-Ŝiko, ĉar li deziris sciiĝi, ĉu estas jam rompita ŝia fiera obstineco.

- Ŝi foriris! oni forrabis ŝin! - li kriegis furioze.

Kaj la reganto konjektis, ke la du homoj, kiuj klopodas malsupre apud la pordego, for­ŝtelis la knabinon. Tuj li aivenigis ilin antaŭ sin por respondo. Ambaŭ konkurantoj ĵetis sin sur lin. La fortegulo Taj-Taj deŝiris la makzelon de la maljunulo, kaj Lobu trapikis lin per sia tre akra glavo; la maljuna pekulo ellasis la lastan spiron.

La dio de laventegoj etendis al Taj-Taj la manon kaj maldolĉe parolis:

- Junulo! Dum nia interbatalo Mu-Ŝiko foriris kun alia. Ni forgesu do ĉi tiun virinon!

- Ni forgesu ŝin, - respondis Taj-Taj, forhakante la kapon de la malviva korpo de l' reganto, kaj li deklaris sin amiko al la dio de l' ventegoj. Ili premis la manojn unu al la alia, kaj la antaŭnelongaj malamikoj, delikate ĉirkaŭprenante unu la alian, ekiris en proksiman gastejon.

La liberigita Mu-Ŝiko rakontis al sia patro, kiel ŝin liberigis la bona, ĉarmoplena Ballikaro. Ĝoje emociita ŝi montris la pompajn rozojn, kiujn Ballikaro donacis al ŝi, kaj senĉese kisadis sian patrinon kaj fratinojn.

La maljuna patro ridis kaj solene deklamis:

- Ĉarma Mu-Ŝiko; mi laŭdas vin! Pro via kuraĝo vi estas inda resti libera dum via tuta vivo. Eĉ fianĉo ne kuraĝu veni ĉi tien! Eĉ Taj-Taj-on mi deĵetus de sur la ŝtuparo, se li kuraĝus eniri en mian loĝejon.

Ne aperis Taj-Taj, ne kuraĝis aspiri ŝian manon aliaj fraŭloj.

Mu-Ŝiko restis libera fraŭlino ĝis la fino de siaj tagoj. Gloris ŝin ĉiuj virinoj de la nordaj provincoj provincoj, kaj ŝi vivadis feliĉe sen edzo.

Ŝi ĝuis sian liberecon.

No hay comentarios: