viernes, 4 de diciembre de 2015

Esperanto (Poezio) - Elreviĝo (Tradicia nederlanda poezio)

Elreviĝo

Lenjo kun la nigraj bukloj
En irlanda vilaĝet'
Al la pastra domo iris
Flanke de la riveret'.

"Kara Pastro", ŝi parolas,
Sur la vangoj rozkolor',
Ŝi mallevas la okulojn,
Time batas ŝia kor'.

"Kara Pastro, volu diri,
Kiom devas paĝi mi
Por edzinigata esti...
Ĉion enkalkulu vi."

"Sep ŝilingojn", diras pastro
Kun ridet' al junulin', —
"Por ne pli ol sep ŝilingoj
"Mi ja edzinigos vin."

Evidente tiuj vortoj
Multe kontentigas ŝin.
"Ho, tre bone", ŝi respondas,
"Morgaŭ do atendu min."

Frumatene, dum apenaŭ
Brilas suna radiar',
Nia junulin' sin trovas
Jam en edziniĝvestar'!

Kaj ŝi per rapidaj paŝoj
Al preĝejo iras for,
Kie ŝin atendas pastro
Je la difinita hor'.

En ĥorejo jam li staras;
Lenjo paŝas nun al li.
"Por la geedziĝo, Pastro,
Tute preta estas mi."

Embarase ŝi rigardas
En la templo ĉirkaŭ ŝin,
Por ekvidi la fianĉon;
Kie oni kaŝas lin?

"Bone, mia kara, bela;
Sed mi vidas sola vin;
Kie nun por la soleno
La fianĉo trovas sin?"

"Kiel? Honorinda Patro,
Certe estis ja por mi;
Ke por miaj sep ŝilingoj
Ankaŭ edzon donos vi!"

No hay comentarios: