domingo, 4 de enero de 2015

Esperanto - Sokrato kaj la tri kribriloj

Sokrato kaj la tri kribriloj
Sokrato, la Greka filozofo, promenis tra la stratoj de Ateno. Subite viro
ekscitite aliras lin. "Sokrato! Mi devas rakonti ion al vi pri via amiko kiu ..."

"Ho, atendu momenton", interrompis Sokrato. "Antaŭ ol vi daŭrigas.
Ĉu vi kribris la rakonton kiun vi volas sciigi al mi tra la tri kribriloj?"

"La tri kribriloj? Kiuj tri kribriloj?", demandis la viro surprizite.

"Ni provu", proponis Sokrato.

"La unua kribrilo estas tiu de la vero. Ĉu vi ekzamenis la verecon de tio
kion vi volas rakonti al mi?"

"Ne, mi aŭdis la rakonton kaj ..."

"Do bone. Tiukaze, almenaŭ ĝi trairis la duan kribrilon? La kribrilon de
la bono? Ĉu estas io bona, kion vi volas rakonti pri mia amiko?"

Hezite, la viro respondis "Nu, ne, ne estas. Male eĉ..."

"Hm", diris la filozofo. "Ni uzu la trian kribrilon. Ĉu estas necese ke vi
rakontu tion kio tiel ekscitas vin?"

"Ne, ne nepre necese", respondis la viro.

"Nu”, diris Sokrato ridetante. "Se la rakonto kiun vi volas komuniki ne
estas vera, ne estas bona kaj ne estas necesa, bonvolu forgesi ĝin kaj
ne ĝenu min pri tio." 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: