lunes, 26 de enero de 2015

Esperanto - Budho minacata (Anthony de Mello)

Budho minacata
Iun tagon, Budho estis mortminacata de bandito nomita Angulimal.

-"Bonvolu unue plenumi mian lastan antaŭmortan deziron," diris Budho.
"Fortranĉu branĉon de tiu arbo."

Unu bato per la glavo, kaj estis farita!

-"Nun, kio?" demandis la bandito.

-"Remetu ĝin," diris Budho.

La bandito ridis. "Vi devas esti freneza pensante ke iu ajn povus fari tion."

-"Tute male," respondis Budho. "Estas vi kiu estas freneza pensante ke
vi estas grandioza ĉar vi kapablas vundi kaj detrui. Tio estas afero de
infanoj. La veraj grandiozuloj scias kiamaniere krei kaj kuraci."

No hay comentarios: