lunes, 5 de enero de 2015

Esperanto - La krevita kruĉo

La krevita kruĉo
Akvoportisto en Barato havis du kruĉojn kiujn li portis ambaŭflanke de
longa bastono sur siaj ŝultroj. Per tiuj ĉi du kruĉoj li portis akvon de la
rivero al la domo de sia majstro. Unu el la kruĉoj estis krevita kaj dum
la alia ĉiam alvenis plena, la krevita kruĉo fine de la vojo estis nur duone plena.

Kompreneble la perfekta kruĉo tre fieris pro ĝia laboro, kiu cetere tute
kongruis al ĝia celo. Sed la krevita kruĉo hontis pro ĝia neperfekteco
kaj sentis malfeliĉon ĉar ĝi nur faris la duonon de la laboro por kiu ĝi estis farita.

Tiel pasis du jaroj ĝis la tago kiam la krevita kruĉo diris al la
akvoportisto: "Verdire, mi hontas pro mi mem kaj volas pardonpeti pro tio."

"Kial?" scivolis la akvoportisto.

"Nu, dum la pasintaj du jaroj mi povis nur liveri duon de mia ŝarĝo pro
la krevaĵo en mia flanko. Pro tiu ĉi malforta flanko, via laboro perdas
efikecon kaj via laboro ne estas honorigita", respondis la kruĉo.

La akvoportisto kompatis la kruĉon kaj diris: "Kiam ni poste reiros al la
domo de mia majstro, atentu la belajn florojn laŭlonge de la vojo."

Kaj efektive, dum ili grimpis la monteton, la malnova kruĉo rimarkis la
belajn sovaĝajn florojn kiuj ĝuis la sunon ĉe la vojrando. Tio ĉi
pligajigis ĝin. Sed je la fino de la vojo, ĝi daŭre sentis malbone ĉar ĝi
refoje perdis duonon de ĝia ŝarĝo survoje. Kaj denove ĝi pardonpetis.

La akvoportisto diris al la kruĉo: "Ĉu vi ne rimarkis ke nur je via flanko
de la vojo kreskas floroj? Tio okazis pro tio ke mi konis vian malfortan
flankon kaj uzis ĝin pozitive. Mi semis florojn je via flanko de la vojo
kaj vi akvumis ilin. Dank' al tio, jam dum du jaroj mi povas pluki
buntajn florojn por ornami la tablon de mia majstro. Sen vi, li devus
malhavi tiun ĉi belecon."


Moralo: ĉiuj el ni havas sian malfortan flankon. Ni ĉiuj estas iomete
kiel krevitaj kruĉoj. Sed estas ĝuste la malfortaj flankoj kaj krevaĵoj kiuj
igas la kunvivadon interesa kaj meritplena. Ni simple devas akcepti
ĉiujn homojn tiel kiel ili estas kaj aprezi la bonon en ĉiu homo. Estas
multe da bono en la homoj. Kaj estas multe da bono en ni mem. 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: