lunes, 19 de enero de 2015

Esperanto - Kial ni krias kiam ni koleras?

Kial ni krias kiam ni koleras?
Hindua saĝulo kiu vizitis la riveron Gango por bani sin, vidis grupon de
familianoj kiuj kriis unu al la alia. Li turnis sin al siaj lernantoj, ridetis
kaj demandis: "Kial tiuj ĉi homoj krias unu al la alia kiam ili koleras?"

La lernantoj cerbumis dum iom da tempo, ĝis kiam unu el ili diris: "Ĉar
ni perdas nian trankvilon, ni krias."

"Sed kial krii se la persono staras apud vi? Eblas same bone diri la
direndaĵon mallaŭte," diris la saĝulo.

La lernantoj donis diversajn respondojn, sed neniu respondo povis
kontentigi la aliajn lernantojn.

Finfine la saĝulo donis la jenan klarigon: "Kiam du homoj koleras,
estiĝas distanco inter iliaj koroj. Por malgrandigi tiun distancon, ili
devas krii unu al la alia. Ju pli ili koleras, despli ili devas krii por aŭdi
unu la alian, por ke la distanco inter ili malgrandiĝu.

Kio okazas kiam du homoj amas unu la alian? Ili ne krias, ili parolas
mallaŭte, ĉar iliaj koroj estas proksime konektitaj. La distanco inter la
koroj estas ege malgranda aŭ eĉ ne ekzistas."

La saĝulo daŭrigis sian klarigon: "Kiam ili ankoraŭ pli amas unu la
alian, kio okazas? Ili ne plu parolas, sed flustras unu al la alia kaj
tiumaniere ankoraŭ pli proksimiĝas. Finfine ili eĉ ne plu devas flustri,
rigardo sufiĉas por kompreni unu la alian. Jen kiel kondutas du
personoj kiuj amas unu la alian."

Li rigardis siajn lernantojn kaj konkludis: "Do kiam vi diskutas, atentu
pri tio ke viaj koroj ne distanciĝu unu de la alia. Ne diru vortojn kiuj
ankoraŭ pli grandigas la distancon. Alikaze la distanco fariĝos tiel
granda, ke vi ne plu retrovos la vojon por reiri."

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: