martes, 20 de enero de 2015

Esperanto - Kio estas bonŝanco?

Kio estas bonŝanco?
Iam vivis farmisto kiu loĝis en malriĉa kampara vilaĝo. La farmisto
estis konsiderata bonfarta, ĉar li posedis ĉevalon kiun li uzis por plugi
kaj ankaŭ por transporti diversajn aferojn.

Iun tagon lia ĉevalo malaperis. Ĉiuj najbaroj kompatis lin, sed la
farmisto diris nur "Aĥ, kio estas bonŝanco kaj kio estas malbonŝanco?"

Kelkajn tagojn poste, la ĉevalo revenis, akompanata de du aliaj,
sovaĝaj ĉevaloj. La najbaroj trovis ke li nekredeble bonŝancis, sed la
farmisto diris nur: "Aĥ, kio estas bonŝanco kaj kio estas malbonŝanco?"

La tagon poste, la filo de la farmisto provis rajdi unu el la sovaĝajn
ĉevalojn. La ĉevalo deĵetis lin kaj la filo rompis kruron. La najbaroj
ofertis sian kompaton pro la malfeliĉo, sed la farmisto diris nur: "Aĥ,
kio estas bonŝanco kaj kio estas malbonŝanco?"

Unu semajnon poste venis militistoj al la vilaĝo por rekruti junajn
virojn por la devigita militservo. La filon de la farmisto ili ne volis pro
lia rompita kruro. Kiam la najbaroj diris al li ke li tamen ja bonŝancis, la
farmisto diris nur: "Aĥ, kio estas bonŝanco kaj kio estas malbonŝanco?"

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: