Taso da Teo
Nan-in, Japana mastro el la Meiji epoko (1868-1912), ricevis viziton de
universitata profesoro kiu venis informiĝi pri 'Zen'.
Nan-in servis teon. Li tute plenigis la tason de sia vizitanto per teo, sed
ne ĉesigis la verŝadon.
La profesoro observis la troverŝadon de la teo ĝis kiam li ne plu povis resti sen reago.
"Ĝi estas plena jam. Plu nenio povas eniri!"
"Kiel tiu ĉi taso, diris Nan-in, vi
estas plena je viaj propraj opinioj kaj supozoj. Kiamaniere mi povas instrui al
vi pri 'Zen' se via kapo estas jam plena, kiel tiu taso?"
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario