La rakonto de
la eĥo
Bumerango
revenas al ĵetinto, same kiel eĥo al
parolinto. Jen estas
bela rakonto kiu
ilustras kio povas okazi en nia ĉiutaga
vivo.
Patro kaj filo
promenas en la arbaro. Subite la filo stumblas kaj ĉar li
dolorigis al si
la genuon, li krias: "Aaaaa!". Je sia surprizo, li aŭdas
voĉon el la montoj kiu krias "Aaaaa"!
Plena je
scivolemo li vokas : "Kiu vi estas?", sed la sola respondo kiun
li ricevas
estas: "Kiu vi estas?". Li koleriĝas
kaj krias: "Vi estas
senkuraĝulo!".
La voĉo respondas: "Vi estas senkuraĝulo!". La filo rigardas sian
patron kaj
demandas konfuzite: "Paĉjo, kio
okazas ĉi tie?".
La patro
respondas: "Filo, atentu!" kaj vokas: "Mi admiras vin!". La
voĉo respondas: "Mi admiras vin!". La
patro vokas: "Vi estas
grandioza!"
kaj la voĉo respondas: "Vi estas
grandioza!".
La knabo estas
tre surprizita, sed daŭre ne komprenas
kio okazas.
La patro
klarigas: "La homoj nomas tion ĉi EĤO,
sed fakte tiel ĉi estas
la VIVO! La vivo
ĉiam redonas tion kion vi kontribuas. La
vivo estas
spegulo de viaj
agoj. Se vi volas pli da amo, donu pli da amo. Se vi
volas pli da
afableco, donu pli da afableco! Se vi volas komprenon kaj
respekton, donu
komprenon kaj respekton. Se vi volas ke la homoj
estu paciencaj
kaj respektemaj kun vi, donu al ili paciencon kaj
respekton. Tiu ĉi natura leĝo
validas por ĉiuj aspektoj de nia
vivo."
La vivo ĉiam redonas kion vi donis; ne estas koincido,
sed spegulo de
viaj agoj.
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario