La fiŝkaptanto
kaj la komercisto
Tre sukcesa
komercisto promenis ĉe la kajo de
malgranda vilaĝo en Meksiko, kie li vidis
malgrandan boaton kun nur unu fiŝkaptanto
kajkelkaj grandaj tinuso-fiŝoj.
La komercisto
komplimentis lin pro la bona kvalito de la fiŝo
kaj demandis lin kiom da tempo li bezonis por kapti ilin. La meksikano respondis
ke li fiŝkaptas nur 3 horojn tage.
Surprizita, la
komercisto demandis kial la fiŝkaptanto
ne restis pli longe por kapti pli da fiŝoj.
La meksikano
diris ke li havis sufiĉe por subteni sian
familion.
La komercisto
poste demandis kion li faras dum la resto de sia tempo.
La meksikano
diris: Mi dormas longe, ludas kun miaj infanoj, ĝuas
posttagmezan dormon kun mia edzino Maria, promenas en la vilaĝo kie mi trinkas vinon kaj ludas gitaron kun
miaj geamikoj kaj ripozas sur la plaĝo.
Nun la
komercisto opinias ke li instruu ion al la simpla meksikano.
"Mi studis
je Harvard universitato, havas diplomon pri komerco kaj povas helpi vin. Vi
devus fiŝkapti pli longe kaj per la gajno
aĉeti pli grandan boaton. Per tiu gajno,
vi povos poste aĉeti plurajn
boatojn."
"Sed kio
poste, sinjoro?" demandis la fiŝkaptanto.
Iom iritita pro
la demando, la komercisto respondis: "Anstataŭ
vendi la fiŝon al unuopuloj, vi povos
vendi ilin rekte al fabriko kaj finfine malfermi vian propran fabrikon. Vi
povus kontroli la varon, la produktadon kaj la distribuadon. Vi devos forlasi
tiun ĉi malgrandan marbordan vilaĝon kaj translokiĝi
al la ĉefurbo de Meksikio, poste Los Anĝeleso kaj finfine Novjorko, de kie vi povos direkti vian
grandan entreprenon."
"Sed
sinjoro, demandis la fiŝkaptisto, kiom
longe ĉio tio daŭros?"
"15 aŭ 20
jarojn," respondis la komercisto.
"Kaj
kio poste, sinjoro?"
Ankoraŭ pli senpacienca,
la komercisto respondis: "En la ĝusta momento, vi povus eniri la borson, vendi
akciojn kaj fariĝi tre riĉa. Vi povus gajni milionojn!"
"Milionojn,
sinjoro? Kaj kio poste?"
Nun la
komercisto tute perdis paciencon kaj elvokis: "Ĉu vi ne
komprenas ke vi estos tiom riĉa, ke vi neniam devus labori denove? Vi povus
dormi longe, fiŝkapti iomete, ludi kun viaj infanoj, ĝui posttagmezan dormon kun via edzino, promeni en
la vilaĝo kaj tie trinki
vinon kaj ludi gitaron kun viaj geamikoj kaj ripozi sur la plaĝo. Vi ne
devos zorgi pri io ajn en la mondo."
La fiŝkaptanto,
tute trankvila diris: "Kaj kion vi pensas ke mi jam faras nun?"
Poste li
rigardis la bluan maron, kun sia fiŝbastano en la akvo, sed ajna zorgo.
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario