domingo, 18 de agosto de 2013

Esperanto (Poezio) - Variaj efikoj de la amo - Lope de Vega

Variaj efikoj de la amo

Kuraĝi, sveni, iĝi furioza,
kruda, karesa, fuĝa kaj naiva,
vivriska, agonia, morta, viva,
lojala, fia, tima, danĝer-kroza;

sin trovi for de ŝi sen lok’ ripoza,
aperi gaja, ombra, simpla, aktiva,
aŭdaca kaj enua kaj pasiva,
kontenta, ofendita, jaluz-poza;

kaŝi de l’ ama senreviĝ’ vizaĝon,
trovi, ke dolĉas trink’, kiu venenas,
pri gajn’ forgesi, ŝati la domaĝon;

kredi, ke la infer’ ĉielon tenas,
animon, vivon doni en trompajon:
jen am’; nur kiu provis, ĝin komprenas.

No hay comentarios: