martes, 13 de agosto de 2013

Esperanto (Poezio) - La eĥo - Alexander S. Puŝkin

La eĥo

Se ĉieltondro, voĉ' fanfara, 
Besthurlo en la dens' arbara,
Sur knabinlipoj kanto klara
Al vi atingas,
Vian respondan vorton, kara,
Tuj vi resvingas.

Se la ĉielon tondro fendas,
Se ŝtormo blekas, rokoj plendas, 
Se ŝalmo trilas - vi resendas 
Tuj per ripeto.
Respondon vane vi atendas.
Kaj la poeto?

No hay comentarios: