sábado, 24 de agosto de 2013

Esperanto (Poezio) - Sovaĝa plezuro - Alexander S. Puŝkin

Sovaĝa plezuro

Ne kara al mi la plezur' senbrida,
Sovaĝdiboĉa kaj voluptavida.
Junbakhantinan ardan gluiĝemon,
Ebri-frenezon kaj stertoran ĝemon 
Mi ne deziras. Vundas tia amo,
Kaj flagras for tre baldaŭ ĝia flamo.
Centoble pli valoras vi, malvarma 
Trezoro! Kia ĝoj' turmente-ĉarma,
Se deziregon mian, kiu pledas 
Petege, vi komprenas, kaj vi cedas 
Al la sieĝo de l' plezuro lante,
Honteme, ĝin apenaŭ respondante: 
Statuo ĉaste-friska de pudoro.
Ĝis fine enflamiĝas via koro,
Kaj nun al mia flagra flamo febre 
Transfrapas via flam', neestingeble.

No hay comentarios: