sábado, 14 de febrero de 2015

Esperanto (Poezio) - La ŝiprompiĝulo - J.M. Heredia

La ŝiprompiĝulo

Ĝuanta poŭpan venton kaj puran ĉielserenon
li vidis inter veloj la fuĝon de l’ Lumturo
lasinte for Egipton ĉe l’ brilo de l’ Arkturo,
de l’ fluga ŝip’ fiere fidante l’ bronzkarenon.

Neniam li revidos Aleksandri-havenon.
En sablon, ne signitan eĉ de kaprida spuro,
la tristan tombon fosis tempesto dum trakuro;
marvento tie tordas sur bord’ ian vimenon

Ĉe l’ plej profunda faldo de l’ moviĝema duno,
en nokto sen aŭroro, sen astro kaj sen luno,
la naviganto fine retrovu la ripozon.

Ho Ter’, ho Mar’, kompatu pri lia ombro plenda!
Sur bord’ helena, kie li finis la vivkrozon,
estu do, Vi, malpeza al li, kaj Vi, silenta.

No hay comentarios: