jueves, 26 de febrero de 2015

Esperanto (Poezio) - Estas kortuŝe - Nikolajs Kurzens

Estas kortuŝe

Estas iel kortuŝe, aŭdi post longa soleco
ree vortojn de l' amo, riĉajn je brila ornam',
aŭdi, kaj senti, ke ili ne sonas pro deco, –
mem ŝiriĝas la flamo al jubila aklam'.

Estas kortuŝe-ekscite senti rigardon knabinan,
kie brilas admiro, kie lamentas sopir'.
Eksoifas la kor' ĉirkaŭprenon senfinan,
kisojn, kisojn sen spiro, ĝi ekmutas dezir'.

No hay comentarios: