La najloj en la barilo
Iam vivis eta
knabo kun malbona humoro. Lia patro donis al li sakon
da najloj kaj
diris ke ĉiufoje kiam li koleriĝas, li batu najlon en la
malantaŭa flanko de la barilo. La unuan tagon, la
knabo batis 37
najlojn en la
barilon. Laŭ la paso de la semajnoj,
lernante regi sian
koleremon, la
nombro de najloj tage malaltiĝis. Li
malkovris ke estas
pli facile ne
koleriĝi ol bati najlojn en la barilon.
Finfine venis la
tago kiam la knabo tute ne plu perdis paciencon. Li
rakontis pri tio
al sia patro kaj tiu proponis ke li ĉiutage
kiam li
sukcesis regi
sin, li elprenu naljon el la barilo.La tagoj pasis kaj la
junulo povis
diri al sia patro ke ĉiuj najloj estas
for. La patro prenis la
manon de sia
filo kaj akompanis lin ĝis la barilo.
Li diris,
"Tre bone, mia filo, sed rigardu la truojn en la barilo. La barilo
neniam estos la
sama. Kiam vi eldiras vortojn al amiko dum kolero, ili
lasos spurojn,
cikatrojn kiel tiuj ĉi. Vi povas meti
tranĉilon en personon
kaj ree eltiri ĝin. Ne gravas kiom ofte vi pardonpetas, ĉar la vundo
daŭre estos tie kaj verbala vundo estas same
grava kiel fizika vundo."
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario