La ĉarpentisto
Maljuna ĉarpentisto estis preta por sia emeritiĝo. Li rakontis al sia
ĉefo pri siaj planoj rezigni pri la
domkonstruado kaj vivi kun sia edzino
kaj familio. La
salajro mankus al li, sed li bezonis la liberan tempon kaj
povos elturniĝi finance.
La ĉefo bedaŭris
ke tiom bona laboristo foriros kaj petis lin konstrui
nur unu plian
domon, kiel persona favoro. La ĉarpentisto
jesis, sed
montriĝis ke li faris la laboron sen sia koro. Li
neglektis la kutime
zorgoplenan metilaboron
kaj uzis malpli bonan materialon. Estis iom
malfeliĉa maniero fini sian karieron.
Kiam la ĉarpentisto finis sian laboron kaj la ĉefo venis inspekti la
domon, li donis
la ŝlosilon al la ĉarpentisto. "Jen via domo," li diris,
"mia donaco
al vi."
Kia ŝoko! Kia embaraso! Se li scius ke li estis
konstruanta sian propran
domon, li estus
laborinta tute alimaniere. Nun li devis vivi en la domo
kiun li ne tiom
bone konstruis.
Tiel estas kun
ni. Ni konstruas niajn vivojn en neglektema maniero,
reagante pli ol
agante, preta akcepti malpli ol la plej bona. En gravaj
momentoj ni ne
laboras kun nia plej bona peno. Poste, ŝokita,
ni
devas fronti
situacion kiun ni mem kreis kaj trovas nin mem vivanta en
la domo kiun ni
mem konstruis. Kun tiuj scioj, ni estus agintaj tute
alimaniere.
Pensu pri vi mem
kiel la ĉarpentisto. Pensu pri via domo. Ĉiutage kiam
vi martelas
najlon, instalas breton aŭ konstruas
muron. Konstruu
saĝe; estas la sola vivo kiun vi iam povos
konstrui. Eĉ se vi vivos nur
unu tagon pli,
tiu tago devos esti vivata glore kaj digne. La ŝildo
sur la
muro tekstas
"La vivo estas mem-farata projekto."
Kiu povus diri
pli klare? Via vivo hodiaŭ estas la
rezulto de viaj sintenoj
kaj elektoj en
la pasinteco. Via vivo morgaŭ estos la
rezulto de la
sintenoj kaj
elektoj kiujn vi faras hodiaŭ.
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario