domingo, 23 de noviembre de 2014

Esperanto - Du fratoj

Du fratoj
Jen estas rakonto pri du fratoj. Unu estis drogulo kaj ebriulo kiu regule
batis sian edzinon kaj infanojn. La alia estis tre sukcesa komercisto,
respektita en socio kaj kiu havis ĉarmajn edzinon kaj infanojn. Kelkaj
homoj volis scii kial la du fratoj, kiuj devenis de la samaj gepatroj kaj
grandiĝis en la sama hejmo, povis fariĝi tiel malsamaj.

Oni demandis la unuan: "Kial vi estas tia? Vi estas drogulo, ebriulo kaj
kaj vi batas viajn edzinon kaj infanojn. Kio motivigas vin?"

Li respondis: "Mia patro."

Ili demandis, "Kio pri via patro?" La respondo estis: "Mia patro estis
drogulo kaj ebriulo kiu regule batis sian edzinon kaj infanojn. Kion vi
volas ke mi fariĝu? Jen tia kia mi estas."

Ili iris al la alia frato kiu estis pli sukcesa kaj faris la saman demandon.
"Kial vi estas tia? Kial vi estas sukcesa kaj havas feliĉajn edzinon kaj
infanojn? Kio motivigas vin?" Kaj divenu kion li respondis? "Mia
patro."

Li daŭrigis: "Kiam mi estis eta knabo, mi ofte vidis mian patron ebria
kaj farante malbonajn aferojn. Mi decidis, ke mi ne volus vivi tiel."

Ambaŭ ĉerpis siajn fortojn kaj motiviĝojn de la sama fonto, sed unu
uzis ĝin negative kaj la alia pozitive. 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: