Du ranoj
Grupo da
ranoj promenis tra arbaro kiam du el ili subite falis en
profundan
truon. Ĉiuj aliaj
ranoj kuniĝis ĉirkaŭ la rando de
la truo.
Kiam ili
vidis kiom profunda estis la truo, ili ekdiris ke ili certe mortos.
La du ranoj
ignoris la komentojn kaj provis salti el la truo per ĉiuj siaj
fortoj. La
aliaj ranoj daŭre diris ke ili ĉesu, ĉar ili certe mortos. Finfine,
unu el la
ranoj obeis la kriojn de la aliaj ranoj kaj rezignis. Ĝi falis kaj
mortis.
La alia rano
daŭre saltis
tiom forte kiom ĝi povis. Refoje, la aliaj ranoj
kriis ke la
peno ne havas sencon kaj ke ĝi simple mortu. Ĝi saltis
ankoraŭ pli forte
kaj finfine sukcesis eliri.
Verdire, la
dua rano estis surda kaj ne povis aŭdi la aliajn ranojn. Ĝi
simple
kredis ke la aliaj ranoj kuraĝigis ĝin la tutan tempon.
Konklude:
kredu je vi mem kaj ĉiam penu sincere por akiri tion kion vi
volas; ne
tuj kredu malkuraĝigajn homojn.
http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/
No hay comentarios:
Publicar un comentario