Triopa memoro
Mi
estas tri. La digna lektorino
kun la krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.
kun la krajon’ kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l’ dramo primitiva ŝi prelegas.
Dume,
en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir’ tortura.
La
lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet’, per arta disciplino,
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la poet’, per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.
No hay comentarios:
Publicar un comentario