La belo
Ho mortemul’, mi belas
kiel marmorvizio,
kaj mia sino, kies
mortigas frida flamo,
estiĝis por inspiri la poetojn al amo
eterna
kaj silenta kiel materio.
Kiel
enigma sfinkso en la lazur’ mi tronas,
kunigas
koron neĝan kun la blankec’ de cigno,
linio-rompan
movon malamas mia digno,
nek larmo
de mi gutas, nek rido de mi sonas.
Poetoj,
antaŭ mia majesta poz’ kvieta,
pruntita
de la pleje fieraj monumentoj,
konsumas
siajn tagojn en longa stud’ asketa,
ĉar havas
mi, por ravi amantajn ĉi studentojn,
spegulojn,
kiuj faras la aĵojn pure belaj:
L’
okulojn, miajn grandajn okulojn eternhelajn.
No hay comentarios:
Publicar un comentario