Poemoj de la memoro
Sur kajo de la stacidom’
vi signis al mi per la
mano,
kun hezitema ekesper’,
kiel, perdite, la infano.
Barante l’ vojon inter ni
vartrajno rampis
malrapide;
ni ambaŭ staris sur la bord’
apartigite
- vidalvide...
Sed kiam
fine trovis mi
pasejon,
apud vi mi haltis
senvorte
kaj konfuze, ĉar
en brusto
mia koro saltis...
No hay comentarios:
Publicar un comentario