domingo, 26 de enero de 2014

Esperanto (Poezio) – Kuzino, ne faru kaprican vizaĝon – A. Kofman

Kuzino, ne faru kaprican vizaĝon

Kuzino, ne faru kaprican vizaĝon;
mi kantus vin, sed mi ne havas kuraĝon.
Mi volis ekkanti la buŝon ravantan,
sed viaj okuloj tuj mendis la kanton.
Mi volis ekkanti la nigrajn okulojn,
sed tuj la mentono elmetis postulojn.
Mi volis ekkanti mentonon malgrandan,
sed piedetoj nun faras demandon.
Mi volis…por doni al ĉiuj kontenton…
Mi havas nek tempon, nek indan talenton,
kaj vi mem, kuzino, min punus severe,
se ĉion kantindan mi kantus libere.

No hay comentarios: