jueves, 23 de enero de 2014

Esperanto (Poezio) - Ĉe la nova jaro - Otto Zeidlitz

Ĉe la nova jaro

Finiĝas jam por ni malnova jaro
eterne pasis ĝiaj tagoj for,
tre bona estis ĝi por la homaro,
kaj ni ĝin danku el la tuta kor’!

Sonoras adiaŭaj sonoriloj
solene super land’ kaj super mar’
kaj ekesperas de l’ homar’ la filoj,
ĉar venos baldaŭ la estonta jar’.

Malfermas iu pordon. Jen infano
aperas bela en la ĉambr’ al ni,
portante libron en malgranda mano,
la bona nova jaro estas ĝi.

Sed kio estas de la libr’ enhavo?
Feliĉo aŭ malbono? Diru ĝin!
Benita paco aŭ kruela glavo?
Ĉu venos ĝojo aŭ malĝojo nin?

Ne scias ni kaŝitan estontecon,
ĉar restas ĉio en la man’ de Di’.
Sed kion ajn sendados Li, bonecon
Li donos, kaj kontentaj estu ni.

No hay comentarios: