Postulado al “Nenio”
Iam du viroj promenis kune. Sur
la vojo ili vidis, ke iu puŝis ĉaron da sezamo, kaj neniel kapablis movi la
ĉaron el danĝero. Tiam, la ĉaristo petis: “Helpu min movi la ĉaron el la danĝero.”
La viroj demandis: “Per kio vi rekompencu nin?” La ĉaristo respondis: “Mi
rekompencu vin per nenio.” Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, ili diris al la
ĉaristo: “Donu al ni la rekompencon.” La ĉaristo respondis: “Nenion.” Unu el la
viroj insistis: “Do donu al ni la nenion.” La alia viro diris kun rido: “Li ja
ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ obstinas?” La postulanto respondis:
“Li ja promesis al ni la nenion, do li devas rekompenci nin per tio.” La alia viro
diris: “‘Nenio’ estas nur abstrakta vorto, sed ne konkreta objekto.”
*Ekstraktita el: http://www.budhano.cn/podkasto/?cat=5
No hay comentarios:
Publicar un comentario