Forlasis min kara knabino
Subite vi por ni aperas
en nian stagnantan medion,
kometo ardanta kaj hela,
kaj kiam vi supre
fajreras,
al astronomio pasion
vi vekas, estaĵo ĉiela.
Planedoj
vin vane konkuras,
vi estas
al ili supera
en brilo,
mirindo kaj gloro:
Vi venas, brilegas kaj
kuras
sur via orbito mistera
en mondon trans nia
esploro.
Vi kuras jam fore; la homo
kaprice vin baldaŭ forgesas,
rigardas
al ter’ kun miopo;
maldorme
nun mi, astronomo,
vin
sekvi, admiri ne ĉesas
tra l’
rosa okul-teleskopo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario