jueves, 7 de noviembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Telefonoj - Vítězslav Nezval

Telefonoj

Generaledzino en negliĝo
vokas min el lito telefone.
Trufoj aĉetitaj pro prestiĝo
en ŝia ĉambro odoregas bone.

Mi parolas kaj senceremonie
staras antaŭ ŝi en bano.
Mastro general’ kun ruĝstrioj tie
sidas kaj trinkas je ies sano.

Fino mia kaj ŝia astralo
sin kisis dum telefona ludo
la fraŭlin’ el interurba centralo
min mane tenas en mia nudo.

No hay comentarios: