miércoles, 6 de noviembre de 2013

Esperanto (Poezio) - La viktimo - Rabindranath Tagore

La viktimo

Je distanco aspektis vi
            titana en via mistera majesto de teroro.
Kun tremanta koro mi staris antaŭ via aperaĵo.
La kuntiritaj brovoj aŭguris pereon,
            kaj kun bleko kaj frakaso subite falis la bato.
                        Miaj ostoj rompiĝis,
kun klinita kapo mi atendis la mortodonan furiozon.
                        Ĝi venis.
Kaj mi miris: Ĉu tio do estas via tuta minaco?
            Kun viaj altetenataj bataliloj
                        vi aspektis timige granda.
            Por frakasi min venis vi tien,
                        kie mi kaŭre kuŝis sur la tero.
                              Subite vi malgrandiĝis, kaj mi ekstaris.
De tiam ekzistas por mi nur sufero
                        sed nenia timo.
Granda vi estas kiel la morto mem,
                        sed via viktimo estas pli granda ol la morto.

No hay comentarios: