domingo, 3 de noviembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Vintra luno - Hilda Dresen

Vintra luno

La plenlunaj vintronoktoj estas nedireble belaj:
Froste bluas kaj arĝentas neĝo pro la luna bril'.
Al ĉiel' en muta preĝo sin etendas la malhelaj
kriplaj branĉoj de pomarboj dormetantaj en trankvil'.

Kaj arĝentaj rememoroj la animon preterglitas,
rememoroj lune mildaj, flustretantaj al la kor',
kaj de la fenestro rava nun foriri mi hezitas
malgraŭ tempo enlitiga, malgraŭ la malfrua hor'.

Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l' kurtenoj :
Kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar'.
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
kaj fantome kvazaŭ glitus la lunlum' laŭ la klavar'.

Nun la mildaj rememoroj forviŝiĝas de l' animo:
La lunbrilo froste morta ŝajnas pleni je danĝer'.
Inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
Malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝus mi sub nigra ter'.

No hay comentarios: