Vespero ĉe l’ insuleto
Marbluo svenas,
venas
krepusk’
vespera jam.
Ĉe l’
roko falas,
palas
la lasta
suna flam’.
Tra l’ ŝtonoj tremas,
ĝemas
la
sonoril-arpeĝ.
Susur’ murmuras,
ĵuras
la plebo
en la preĝ’.
En klin’ sieĝas,
preĝas
skeletoj
antaŭ Krist’.
Sed Li
rezigne,
digne
nur mutas
al insist’!
La sonĝ’ sin trenas,
venas
krepusk’
vespera jam.
Ĉe l’
roko falas,
palas
la lasta
suna flam’.
No hay comentarios:
Publicar un comentario