jueves, 5 de mayo de 2016

Esperanto (Poezio) - Poezio - Władysłąw Broniewski

Poezio

Maja nokto jasmene ŝutita;
Blanka nokto vi ŝajnas serene,
Lunarĝente en sonĝoj vizitas,
Viaj vortoj odoras jasmene.

Vi traflosas sendorman aeron
— Tiel branĉoj tra nokto susuras —
Vi vortverŝe la sonĝojn, misteron,
Kiel pluvo purlava murmuras.

Ne sufiĉas! Malmultas ĉi ĉio!
Viaj vortoj - mensoga nebulo.
Dotu` bruston per spir' de pasio,
Per flugiloj kaj vento-stimulo!

Ne sufiĉas la vort' de kvieto.
Vana vorto. Kaj blaga. Malvarma.
Vi ja devas tamburi impeton!
Venki vorte! Batkanta! Himn-arma!

Ja ekzistas la vivoj kutimaj,
Kaj ekzistas la vivo lum-hela,
Sonu vortoj eterna-esprimaj,
Venu kun' ni en lukto ribela.

Ne necesas jam gard' Vestalina,
Fajron sanktan ne premos nokt-morno,
Estu kiel standard' batalfina,
Kiel torĉo flagranta en ŝtormo.

Ŝanĝu vortojn por ni del' esprimo,
Nin instruu pri kant' plej flagranta;
Pli da gaj' kaj doloro sen limo!
Plue gvidu nin amo la granda.

Se por kanto vi harpon deziras,
Ke ĉi harpo malbenojn tondradu,
Vi tendenojn por kordoj akiru,
Ilin streĉu, potence ekbatu!

Ni bezonas kantbati ĝis morto,
Por surdiga de siblo serpenta.
Estas ie, krom versoj, bel-sorto.
Estas amo. Kaj estos ĝi venka.

Tiam donu al ni, poezio,
Vortojn simplajn, kviete-meditajn,
Kaj mortintojn disblovu por ĉiam,
Kiel flagojn en ŝtormo ŝiritajn.

No hay comentarios: