Nesendita letero
Malforta estas mi kaj kompatinda,
mi — eta homo sub la Granda Glav',
ludilo nur de l' dezirego blinda,
de l' sango sklav'.
Sed foje ĉesos la ebri' pasia,
kvietos lace l' sentouragan'.
Mi klinos min por lipotuŝo pia
al via man'!
Kaj estos mia viv' kaliko plena,
ludilo nur de l' dezirego blinda,
de l' sango sklav'.
Sed foje ĉesos la ebri' pasia,
kvietos lace l' sentouragan'.
Mi klinos min por lipotuŝo pia
al via man'!
Kaj estos mia viv' kaliko plena,
matura por la lasta, granda mes',
dum vi rigardos min kun pac' serena
kaj diros: Jes.
dum vi rigardos min kun pac' serena
kaj diros: Jes.
No hay comentarios:
Publicar un comentario