martes, 24 de mayo de 2016

Esperanto (Poezio) - Aventuro kun mevo - Adolf Sproeck

Aventuro kun mevo

Ĉar tre bona la vespero, 
Restis ni en freŝaero.
Sur marborda promenejo
- Feriula renkontejo -
Invitanta benko staris.
Ni sidiĝis, maron flaris.

Jen, subite, ho, kia teruro!
Blinda mi iĝis, larĝa spuro
De ia blankaĵo kovris okulon,
Malseka klako faris makulon
Sur la vizaĝon! Ho, estas kio?
Sur la okulojn gluiĝa io.

Tremas la manoj, mi viŝas, strabas...
Ridas la ino: Kion vi havas?
Estu trankvila, nur estis klaketo
De malgranda, gracia meveto!
Sed post tio kun daŭra timemo
Mi observas al meva klakemo.
Unu sed estas bona afero:
Bovoj ne flugas, sed paŝas sur tero.

No hay comentarios: