Akvon, akvon
Akvon, akvon, ne volas mi ĝin, ne volas
mi ĝin,
[: volu knabinoj en ĝi bani sin. :]
En akvo estas ranoj, troviĝas eĉ serpentoj.
Ne volas mi, ne volas mi ĝin,
volu knabinoj en ĝi bani sin.
[: volu knabinoj en ĝi bani sin. :]
En akvo estas ranoj, troviĝas eĉ serpentoj.
Ne volas mi, ne volas mi ĝin,
volu knabinoj en ĝi bani sin.
Vinon, vinon, trinkos mi ĝin, ja trinkos
mi ĝin,
[: kiam dum vivo allogos ĝi min :].
Vigligos humoron ĝi, sanon donacos pli.
Trinkos mi ĝin, ja trinkos mi ĝin,
kiam dum vivo allogos ĝi min.
Vigligos humoron ĝi, sanon donacos pli.
Trinkos mi ĝin, ja trinkos mi ĝin,
kiam dum vivo allogos ĝi min.
No hay comentarios:
Publicar un comentario