miércoles, 27 de enero de 2016

Esperanto (Poezio) - Kiu jen aŭdigas sin? (Germana popolkanto)

Kiu jen aŭdigas sin?

Kiu jen aŭdigas sin?
Eble mia belknabin'?
Preterpasas sen atent',
Ĉu min trompis aŭda sent'?

Ofte oni mokis min:
"Mankas al vi amatin'!" -
Ili diru kion ajn,
Juĝas sole laŭ la ùajn'.

Jenon mi konfesas jam:
Stranga estas mia am';
Sola mia amatin'
Min rifuzas kun obstin'.

Dum geedza ŝia fest'
Decos min funebra vest'.
En solec' per forta plor'
Malpeziĝos mia kor'.

Post sufer' kaj vivofin'
Al tombejo portu min.
Sur la tombo por memor'
Kresku miozota*) flor'.

No hay comentarios: