viernes, 8 de enero de 2016

Esperanto (Poezio) - Kloŝetoj (Popola kanteto) - Anna Ketsch

Kloŝetoj

En ĝardeno kreskas floro,
juna floro, ruĝa flor'-
mia gaja ĝoja koro,
ĝojas koro, tremas kor'.

Staras ĉe river' saliko
verda arbo, junsalik' -
min atendas koramiko,
mia kara jun-amik'.

Flugas en ĝarden' abelo,
flug-abelo, zum-abel' -
mia kara juna belo,
gajas bela, ĝojas bel'.

Marŝas sur salik' skarabo,
zum-skarabo, maj-skarab'
sidas sub saliko knabo,
sidas mi kun mia knab'.

Venas milda roz-vespero,
vespereto, pacvesper' -
restas mi kun jun-espero,
karespero, belesper'.

En ĉielo naĝas luna, 
ronda luno, luma lun' -
en vespero revas juno,
kune bela, nia jun'.

No hay comentarios: