sábado, 9 de enero de 2016

Esperanto - Araba fablo

Ĉe la kortego de la potenca, ĉiopova reganto Harun el Raschid vivis la ŝatata poeto Jussuf. Neniu kapablis kiel li ĝojigi la animon de l'kalifo per sonorriĉaj versoj.

Iutage H. el R. diris „Neniam antaŭe vi kantis tiel bele kiel hodiaŭ. Diru tial, kion ajn via koro sopiras, kaj via deziro estos plenumita". Profunde klinis sin Jussuf kaj diris: „Plej potenca el la potenculoj, suno de Bagdad, plej saĝa inter ĉiuj regnestroj! Modesta estas mia deziro, kiel decas al poeto; donacu al mi po unu azenon de ĉiuj viaj subuloj, kiuj timas siajn edzinojn".

Multajn semajnojn Jussuf restis for de la kortego, sed iutage granda popolamaso anoncis lian revenon; sennombra azenaro akompanis lin.

Li venis al la kalifo, kiu atendante sidis sur sia trono kaj diris: „Grandanima protektanto de l'morteculoj. Kiel mi danku al vi? Multajn landojn malproksimajn mi travojaĝis kaj ĉie mi nur trovis virojn, kiuj havis timon antaŭ siaj edzinoj. Ĉiu obeis vian ordonon kaj donacis al mi azenon. Krome mi multon vidis dum miaj vojaĝoj. Mi renkontis inojn kun nepriskribeblaj beleco kaj gracieco, kun multa sageco kaj mirinda instruiteco. Sed la plej bela el ĉiuj, kiujn mi vidis, estis juna knabino, apenaŭ dekkvinjara, belega, floranta rozo kun fabela subtileco. Kaj mi pensis, nur tiun estaĵon indas la amo de l'kalifo".

„Silentu", interrompis H. el R. la poeton, mallaŭtigante la tonon de sia voĉo, „parolu mallaŭte Jussuf, por ke mia amata edzino Zobeida ne aŭdu viajn vortojn. Kie vivas tiu knabino, ho Jussuf?"

„La knabino", respondis Jussuf, „la knabino nur vivas en la regno de miaj revoj. Sed vi, potenca kalifo; suno de Bagdad, vi ŝuldas al mi ... azenon".

No hay comentarios: