lunes, 14 de septiembre de 2015

Esperanto (Poezio) - Proksime al la morto - Hjálmar Jonsson

Proksime al la morto

Mi malfacile versas nun,
la plum' jam pezas por la mano,
dumnokte mankas al mi lum'
kaj de l' bondormo la brakum',
mi tremas pro malvarmo kaj malsano.
Proksimas lasta la vesper',
jen al tombej' la voj' kaj pordo.
Mi sur la þildo de l' esper'
gravuras runojn de mister',
legotajn sur l' alia vivobordo.

No hay comentarios: