sábado, 5 de septiembre de 2015

Esperanto (Historieto) - Vulpo kaj tigro - (Malnova ĉina fablo)

Vulpo kaj tigro

Tigro, kiu ĉasas kaj manĝas ĉiujn bestojn, kaptis vul­pon.
"Ne kuraĝu min manĝi", diris la vulpo. "Dio sendis min kiel la ĉefon de la bestoj. Se vi min manĝus, vi malobeus al la vola de Dio".
"Ja, vi ne kredas min? Nu, mi antaŭiros vin, kaj vi sekvante min bone vidu, ĉu la bestoj kuraĝos ne forkuri de mi je ekvido." 
La tigro konsentis pri tio kaj iris kun la vulpo. La bestoj, kiuj vidis ilin, ĉiuj forrapidis. Sed la tigro ne sciante ke la bestoj forkuris pro timo al li mem, opinias ke ili vere timas la vulpon.

No hay comentarios: